PIV · 15154
★ŝir/i
★ŝir/i (tr)
1 Perforte apartigi partojn de objekto per tirado: ŝiri paperon B; spesmilo superflua poŝon ne ŝiras Z; ŝiri fadenon B; kvietaj akvoj ŝiras la bordon B; ŝiri fiŝon, por pretigi ĝin al kuirado; (f) ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos Z; ni ŝiris ĉiujn rilatojn kun li. ➞ ŝirpeco.
2 Perforte aŭ pene deigi, depreni, detiri: ŝiri putrintan denton; ŝiri al iu la harojn, la okulojn; de unu bovo oni du felojn ne ŝiras Z; ŝiri branĉon de arbo; ŝiri revolveron el ies mano; el mia buŝ’ la panon ili ŝiras; li ne povis ŝiri sin el ŝiaj brakoj; neatendita morto ŝiris lin el nia rondo; ŝiri iun el la dormo.
3 Rompi la tigon de floro, por ĝin kolekti: ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos Z (pf). ☞ derompi.
4 (f) Kaŭzi akran doloron: tiu kataplasmo min ŝiras; (f) ŝi eligis ŝirantan krion.
ŝiro, ŝirado
1 Ag(ad)o de iu, kiu ŝiras: mi ne povas elporti tian ŝiradon de ŝtofo.
2 ⛷ Suprenlevo de haltero farata per unusola muskolstreĉo.
ŝiro, ŝiraĵo. Tiu parto de io, kiu estis ŝirita: fliki la ŝirojn de pantalono.
ŝireto. Malgranda ŝiro en ŝtofo ks.
ŝiriĝi. Iĝi ŝirita: muslino facile ŝiriĝas; (f) ŝiriĝis lia pensfadeno.
deŝiri. Forpreni ŝirante:
1 alie, ili reciproke deŝirus al si la vestojn Z; ŝipo, al kiu la ventego deŝiris la ŝnurojn k velojn B;
2 se ĉiu el vi lasus deŝiri al si per pinĉilo unu pecon da karno post alia Z; de unu bovo oni du felojn ne deŝiras Z; (f) hilelismo estas dogmaro, kiu, ne deŝirante la homon de lia gepatra religio […] Z; de tiu grandioza spektaklo mi ne povis deŝiri miajn okulojn; vi vidis, ke ŝtono sen ia mano deŝiriĝis de monto X;
3 ŝi subakviĝos, por deŝiri la floron Z; (f) deŝiri por si la florojn de la plezuro Z.
★disŝiri. Ŝiri en plurajn pecojn: David kaptis siajn vestojn k disŝiris ilin X; ili disŝiris ŝian plumveston en malgrandajn pecojn Z; ŝia membrano defalis kiel disŝirita ganto Z; sovaĝa besto disŝiris Jozefon Z; ĉiu, kiu manĝos mortintaĵon aŭ disŝiritaĵon X; la dornoj disŝiris ŝian jupon.
disŝiriĝi. Iĝi disa pro ŝirado: ili estis tiel riĉaj, ke iliaj poŝoj disŝiriĝas de la multego da mono Z; se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas Z; la maniko disŝiriĝis Z; (f) la fadeno de rememoroj disŝiriĝis Z; ŝia koro disŝiriĝis Z.
elŝiri. Eligi, ŝirante: li faris preparojn por elŝiri vangdenton al malriĉa vilaĝano Z; ŝi elŝiris al muŝoj la flugilojn Z; ni ĉiuj elŝirus al ni la harojn super via ĉerko Z; li elŝiris el ŝia mano la arĝentan pelvon Z; bulbo elŝirita el sia riĉa tero k ĵetita en la sablon Z; (f) Mi elŝiros ilin el ilia lando X; al ŝi mi devas elŝiri tiun ĉi Karolon el la koro Z; el ŝiaj revoj elŝiris ŝin granda bruo Z; subita bruego elŝiris lin el liaj meditoj B; elŝiri iun el la dormo Z.
elŝiriĝi. Iĝi elŝirita: la arbo elŝiriĝis kune kun la radikoj Z; terura krio elŝiriĝas el mil brustoj B.
forŝiri. Perforte k abrupte depreni (plejofte metafore): forŝiru vin, se vi povas! Z; oni forŝiris homojn de ilia laboro B; la Eternulo forŝiris de vi hodiaŭ la regnon de Izrael X; la Romanoj forŝiris de la Kartaganoj la komercon de Mediteraneo.
korŝiri. Tre forte aflikti: vi devis vidi la korŝirantan vizaĝon Z.
radŝiri. Radumi: ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj! Z.