← Reen al P

PIV · 11898

★pec/o

pec/o
Parto de solida korpo, derompita aŭ detranĉita: anguleca peco da roko Z; pecoj de la ŝiprompitaĵoj Z; pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvilo X; la pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos X; aĉeti sukeron po dikaj pecoj; kuiru ĉiujn bonajn pecojn, la lumbojn k la ŝultrojn X; bongusta peco longe ne atendas Z (pf); peco da papero Z, da ŝtofo Z; reglui la pecojn de vazo; disfali en pecojn; alfliki pecon al pantalono. fragmento, ero.
Parto de spaco aŭ tempo, aparte rigardata: ankoraŭ kelkan pecon ili kuris Z; ni iros kune pecon de la vojo; peco da maro etendiĝis antaŭ li; 25 jaroj! grandan gravecon havas tiu peco da tempo en la historio Z.
Ĉiu el la apartigeblaj partoj, kies kunmetado k kuniĝo konsistigas kompletan tuton, aparaton, maŝinon ks: malmunti horloĝon al pecoj; la pecoj de ĉarpentaĵo, jungilo, mozaiko; armaĵo el tridek kvin pecoj; ĉiu peco de la novaj vestoj Z; masto el unu peco, laŭnorma peco (laŭnorme polurita peco el vitra aparato); redukta peco (inter tuboj de malsamaj larĝecoj); buŝpeco de pipo; ligopeco de kaŭĉukaj tuboj; (f) mi peco post peco prezentos al niaj legantoj la tutan lingvon Z.
Parto, formanta mem tuton en kolekto, serio ks: tiu poŝtmarko estas unika peco; la pecoj de ŝakludo, de damludo; kanona peco (en baterio); li vendis ĉiujn pecojn de sia porcelana kolekto; la vergojn li transdonis al ili nun po pec K; doni al mi kelke da pecoj de la estonta elpensaĵo, kiun oni nomos ĥemiaj alumetoj Z; (ŝerce pp homo) oni tuj povas vidi, ke li estas ĉefurba peco! Z; ho rafinita peco! Z.
Arta verko, rigardata kiel unu tuto inter similaj: en la libro estas ankoraŭ pecoj sistemaj, por lerni k ripeti Z; mi volas legi al vi belan pecon de elokventeco; peco, taŭganta por deklamado Z; tridek tri fojojn ŝi kantis tiun saman pecon Z; rimarkinda peco statua; teatra peco (dramo aŭ komedio).
Longa strio de teksaĵo, de kiu butikisto detranĉas vendotan parton: tablo kovrita de tajloraj tabeloj k de grandaj pecoj da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj Z; unu peco da puntoj neatente ĵetita faras konfuzon en la magazeno Z. bloko.
peceto. Malgranda peco de ia rompitaĵo: li ludis per du pecetoj da ligno Z; mi disŝiris la leteron k disĵetis ĝiajn pecetojn Z; la botelo disrompiĝis en ankoraŭ pli malgrandajn pecetojn Z; disŝiri al pecetoj Z; restas iom da panpecetoj Z; (f) peceton de sia koro ŝi povas perdi en la vojo! Z.
pecetigi. Dividi en pecetojn: pecetigi la panon; la malnovaj ardezoj pecetiĝis.
dispecigi. Rompi k disigi la pecetojn: li prenis panon k ĝin benis k dispecigis k donis al ili N; li tiel koleris, ke li dispecigis la glason; kiel potan (argilan) vazon vi ilin dispecigos X; dispecigi la teron per plugilo; dispecetiĝos la bovido de Samario X; la dispecigado de mortinta feto. diserigi.
diverspeca. Konsistanta el pluraj, ne kongruaj pecoj: diverspeca flikaĵo.
popeca (pp laboro) Tia, ke oni ĝin pagas laŭ la nombro de la elfaritaj pecoj.
unupeca. Konsistanta el nur unu peco: unupeca bankostumo, masto; unupeca hiperboloido. masiva.
vicpeco. Peco, uzota por anstataŭigi unu saman difektiĝintan: vicpecoj por aŭtomobiloj.
angulpeco. Metala peco angulforma, kiu plifortikigas la kunligaĵon de du perpendiklaj pecoj.
brustopeco. Supra parto de antaŭtuko ks.
dampeco. Elementa unuo en damludo, konsistanta en disko.
glitpeco. Parto de maŝino aŭ aparato, kiu glitas sur reloj aŭ en foldoj.
haltopeco. Haltilo.
juntopeco = fitingo.
laborpeco. Objekto, konsistanta el kruda bloko (ekz. gisaĵo) aŭ duonfabrikaĵo (ekz. lado, tubo, stango), kiun oni aliformigas per iloj laŭ desegnoj aŭ modeloj.
panpeco. Pli-malpli dika peco, deŝirita de pano: seka panpeco, sed en libereco! Z; ŝuti panpecetojn por la birdoj Z.
potpeco Z. Fragmento de rompita poto.
puŝpeco. Peco de aparato aŭ maŝino, kiun oni devas puŝi, por tiun ekfunkciigi.
rondpeco. Tranĉaĵo (el seka kolbaso ks) kun ronda formo.
ŝirpeco. Peco el ŝirita vesto aŭ ŝtofo.
ŝovpeco. Peco, kiun oni povas ŝovi laŭlonge de vergo aŭ de cirklo, por signi lokon sur aparato.
terpeco. Pli-malpli granda peco de tero: sur la sama terpeco oni konstruis belan domon Z; la vortoj ofte malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco Z; ĉi tie (en Grekio) ĉiu terpeco estas historia Z.
tenpeco. Varleto 2.