← Reen al F

PIV · 4755

★fragment/o

fragment/o
Peco de rompita objekto: fragmento de poto, de osto.
Apartigita aŭ nekompleta parto, precipe el literatura verko: de la poemo li citas nur fragmentojn; publikigi filozofiajn fragmentojn.
Kio restas el arta aŭ literatura verko, de kiu la cetero estis perdita aŭ restis nekompletigita: fragmentoj el la perditaj tragedioj de Eŭripido; fragmentoj el helena statuo; (f) li provis savi la fragmentojn de sia feliĉo.
fragmenta. Disigita en apartajn ne sufiĉe kunligitajn partojn, al kiu mankas unueco: fragmenta romano; fragmentaj scioj (ne koheraj); (la reformoj) devas esti ne blindaj k fragmentaj, kiel la ĝisnune proponitaj Z.
fragmentigi. Disigi en fragmentojn: fragmentigi la malfacilaĵojn por pli facile ilin solvi.
fragmentiĝo Diseriĝo de habitatoj de plantoj k bestoj k de pejzaĝoj i.a. pro la konstruado de vojoj, kanaloj ks infrastrukturoj, kiu bremsas aŭ malhelpas la naturan disvastiĝon de diversaj vivuloj.