PIV · 4756
fragmit/o
fragmit/o 🍁 G. (Phragmites el poacoj) kosmopolita de 3 sp-oj de kanoj 1−4(6) m altaj, kun grandaj, longaj folioj k kun spiketoj en grandaj panikloj. ☞ arundo.
aŭstrala fragmito. Plej konata sp. de fragmito (P. australis) marĉa k marborda, kun lancetformaj laŭgrade pintiĝantaj folioj k kun 30 cm longa paniklo el spiketoj ĉirkaŭitaj de arĝentece brilaj haroj; la tigoj estas uzataj i.a. por matoj k konstrumaterialo por domoj.