← Reen al K

PIV 2020 · 7256

★kan/o

kan/o
Ĉiu plurjara planto bambuaspekta, kun tigo alta, fortika k kava, almenaŭ finevolue ligneciĝinta, precipe fragmito, arundo, bambuo, kanao, sakaro: foso, en kiu kreskis junko k kano Z; la kanoj kliniĝis ĉiuflanken Z; kanseĝo; aroma kano X; kiel dorna kano en la mano de ebriulo X; elefantoj, kiuj dispremadis la kanojn Z; kansukero; (f) pendanta sur la balanciĝanta kano de la malvirto Z. arundo, fragmito.  kanbirdo.
Nepeza trunketo plejofte pli-malpli kava k fleksebla, de sp-oj de kano 1, k ankaŭ de sp-oj el diversaj aliaj familioj (ekz. junko, rotango, scirpo) k uzata: a) kiel skribilo: mia lango estas la kano de lerta skribisto Z (kalamo); b) kiel bastono: kano k instruo donas saĝon X; fordonas la ĉapon k kanon Z (promenbastonon).
kana. Farita el kanoj: kana seĝo, tegmento Z; kanaj ŝipoj X (korboboatoj).
kanaĵo. Objekto el plektitaj kanoj.
kanaro. Densa aro de kanoj: apud la kanaro kuŝis trunko de alno Z; la botelo falis en la densan kanaron ĉe la lago Z.
kanejo. Areo, kie abunde kreskas kanoj: saliko, kiu kliniĝis super la kanejo Z; sep bovinoj paŝtiĝas en la kanejo Z (de Nilo).
fiŝkano. Kunaĵo el bambukanoj, fiksitaj unu ĉe la ekstremaĵo de alia, k provizitaj per hokfadeno, por fiŝi.
sukerkano 🍁 Sp. de sakaro (oficina sakaro), industrie ekspluatata por sukerriĉa tigo.