PIV 2020 · 13726
sakar/o
sakar/o 🍁
1 G. (Saccharum el poacoj) de plurjaraj, altaj herboj kun maldensa, plumeca infloresko; 35−40 sp-oj el la varmaj regionoj, i.a.:
oficina sakaro (S. officinarum), plurjara herbo kun ĝis 5 m altaj tigoj, kun mallarĝaj, 1 m longaj folioj k kun silkoharaj panikloj; origina el Nov-Gvineo, vaste kultivata en la tropikaj regionoj k S Hispanio, industrie ekspluatata por la sukerriĉa medolo de la tigoj. Sin. sukerkano.
2 Ⓚ ⚗ Sukero (en kunmetaĵoj).
sakarato Ⓚ Metalderivaĵo de sakarido: kalcia sakarato.
sakarido Ⓚ (kn) Polihidroksila aldehido aŭ ketono (monosakarido), aŭ substanco (polisakarido) liveranta per hidrolizo polihidroksilajn aldehidojn k/aŭ ketonojn: multaj sakaridoj havas resuman formulon (CH2O)n k tial estas nomataj ankaŭ karbonhidratoj; mono-, di-, tri-, oligo-, poli-sakarido. ☞ ozo, heterozido, ozido, sukero, amelo, glikogeno, glucido.
sakarino ⚗ Ⓚ Blanka, artefarita, aromata substanco, C6H4(SO2) (CONH), uzata kiel dolĉiganto anst. sukero, kiam tiu estas malsaniga aŭ malfacile akirebla.
sakarozo Ⓚ La ordinara sukero (disakarido, C12H22O11), kiun oni ekstraktas el sukerkano (oficina sakaro) aŭ sukerbeto. Sin. sukrozo.
sakarometro. Polarimetro, indikanta la proporcion de sukero en solvaĵo.
sakarometrio. Diversproceda dozado de la sukero entenata en likvo, precipe en urino.
sakaromiceto 🍁 G. (Saccharomyces el sakaromicetaloj) de mikroskopaj askofungoj; kosmopolita g. de ĉ. 40 sp-oj, i.a. la
disakarido, trisakarido, …
oligosakarido, polisakarido Ⓚ Sakarido, konsistanta el du, tri…, kelkaj aŭ multaj monosakaridoj duope ligitaj per oksigenatomo.
heteropolisakarido. Polisakarido, konsistanta el plurspecaj monosakaridoj.
homopolisakarido. Polisakarido, konsistanta el multaj molekuloj de la sama monosakarido.
monosakarido. Sakarido, konsistanta el nur unu polihidroksila aldehido aŭ ketono. Sin. ozo, simpla sukero.
mukopolisakarido. Kn de kompleksaj heteropolisakaridoj – kun sulfato, funkcioj aminoj k funkcioj acidoj –, konsistaĵoj de tre viskecaj glikoproteinoj de la interĉela spaco de animalaj histoj.