PIV 2020 · 11541
oz/o
④ oz/o Ⓚ Monosakarido; malofte uzata memstare, ĝenerale en kunmetaĵoj por nomi:
1 monosakaridojn k ties derivaĵojn, helpe de la pref-oj tri/ … non/: triozo, tetrozo, pentozo, heksozo; aldoheksozo, ketopentozo. ➞ oz/.
2 tradiciajn nomojn de mono-, di-, oligo- aŭ eĉ poli-sakaridojn: amelozo, fruktozo, laktozo, rafinozo, kalozo.
ozido. Substanco, kies hidrolizo liveras unu aŭ plurajn monosakaridojn k eventuale neglucidajn substancojn: la ozidoj ampleksas la di-, oligo-, poli-sakaridojn k la heterozidojn; nukleozido, rutozido (Vd ruto). Sin. malsimpla sukero. ☞ heterozido.
aldozo. Aldehida monosakarido.
deoksiozo. Monosakarido, CnH2nOn-1 aŭ CnH2nOn-2, kun unu aŭ du oksigenatomoj malpli ol en ordinara monosakarido.
furanozo. Monosakarido, karakterizata de kvinedra heterociklo (parenca al furano), konsistanta el 4 karbonatomoj k unu oksigenatomo: glukofuranozo; ribozo estas furanozo.
glikozo. Ozido.
glukozido. Ozido hidrolizebla al glukozo k alia(j) substanco(j).
ketozo. Ketona monosakarido.
nukleozido ⚥ Ⓚ Ozido, konsistanta el pentozo k purina aŭ pirimidina nukleobazo: nuklea acido estas polimero de nukleozido k fosfata acido.
piranozo. Monosakarido, karakterizata de sesedra heterociklo (parenca al pirano), konsistanta el 5 karbonatomoj k unu oksigenatomo: glukopiranozo.
sapozido. Saponino.