← Reen al S

PIV · 14227

★simpl/a

simpl/a
Konsistanta el unu sola elemento, ne kunmetita, ne dividebla en partojn: oro k fero estas simplaj korpoj; simpla verbotempo; la vortojn kun um oni devas lerni kiel simplajn vortojn Z; simpla ostorompo (sen vundo de la haŭto).
🍁 Nek kunmeta nek branĉa nek plurobla: simpla folio (kies limbo ne estas dividiĝinta en folierojn, sed formas unu tutaĵon, aŭ integran, aŭ pli-malpli entranĉan); simpla frukto (devenanta el nur unu ovario); simpla tigo (ne branĉiĝinta).
Konsistanta el malmultaj partoj; nekomplikita aŭ ne tre evoluinta: simpla metodo, procedo, maŝino; miaj rimedoj de solvo aperos al ili eble kiel tro simplaj Z; nia alfabeto estas plej simpla Z; la plej simplaj formoj de la vivo; la plej simplaj estaĵoj.
Facile komprenebla, facile solvebla: simpla teksto, poemo, problemo; post unu sola duonhoro li ekposedas la tutan gramatikon k al li restas jam nur la simpla k facila akirado de provizo da vortoj Z; la afero ne estas tiel simpla, kiel ĝi ŝajnas Z.
Nura, sen pli aŭ malpli ol la dirita: doni alkoholon al bebo estas simpla murdo aŭ frenezo; tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego Z; vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj Z; kredi al simpla promeso; simpla soldato B (sen alia distingilo, rango), simpla oficisto B.
Senornama, senluksa, senafekta: simpla vesto, manĝo; simpla (nefesta) tago; vivi simplan vivon; la plej grandaj ĉefverkoj estas ankaŭ la plej simplaj.
Senruza, naiva, natura: estu do prudentaj kiel serpentoj, k simplaj kiel kolomboj N; simpla animo; ŝiaj simplaj penoj por plaĉi.
£ Ne kapitaliĝanta: simplaj interezoj; simpla rento.
simple. En simpla maniero:
la enigmo simple solviĝas Z; tiun pladon oni povas prepari tre simple;
mi simple k litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi Z; ni prenos nur simple kelkajn ekzemplojn Z; tiam la decido de la kongreso restos simple malviva litero Z; ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono Z;
ili kutimis vivi tre simple.
simpleco. Eco de tio, kio estas simpla: la simpleco de la angla gramatiko Z; simpleco ne ĉiam akordas kun precizeco.
simpligi. Fari ion simpla: mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon Z; simpligi la doganajn formalaĵojn, la burokrataĵojn.
simpligo. Ago simpligi k ties rezulto: en kio konsistas tiu ĉi eksterordinara simpligo de la lingvo? Z.
simplulo
Neburĝo, nenobelo: sur la stratoj promenis la simpluloj, sur la balkonoj la aristokratoj k burĝoj akceptis la venintojn B.
Homo simpla, ne tre inteligenta, ne tre rafinita.
malsimpla. Komplikita: malsimpla meĥanismo B, problemo B.