← Reen al B

PIV 2020 · 2334

★burĝ/o

burĝ/o.
I -
Civitano, urbano.
Mezklasulo, ne nobelo nek riĉulo, kvankam ne proleto nek malriĉulo.
II -
Homo, apartenanta al la klaso, kiu posedas la kapitalon k ekspluatas la laboristaron. kapitalisto.
(f) Homo politike neprogresema, ne deziranta ŝanĝi la sociordon. filistro.
burĝa. Propra aŭ rilata al burĝo(j).
burĝaro
Tuto de la burĝoj en unu urbo.
Klaso de la burĝoj.
burĝeco
Rajto, stato de burĝo en urbo.
Karaktero de burĝo.
burĝiĝi. Akiri la ecojn de la burĝa klaso.
etburĝo. Burĝo, apartenanta al la malpli riĉa parto de la burĝaro.
grandburĝo. Burĝo, apartenanta al la pli riĉa parto de la burĝaro.