← Reen al K

PIV · 7343

kapital¹o

kapital1o
Tuto de la monsumoj, provizaĵoj, iloj, kiujn iu persono aŭ societo uzadas por negocado aŭ produktado: la tuta cetera kapitalo de la Societo estos uzata por […] Z; fiksa kapitalo (maŝinaro); cirkula kapitalo (varoj, mono); (f) plej multe ricevas tiu, kiu en siajn verkojn enmetas la plej grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco Z.
Sumo de posedata mono, rigardata kiel ĉefaĵo, kontraste kun la interezoj, kiujn ĝi povas produkti: havi kelkan liberan kapitalon Z; tiel longe, kiel mi havis ankoraŭ propran kapitalon Z; se via edzo k vi ne restigos post vi kapitalon […] Z; fruktoj de kapitalo Z; tiuj provoj englutis tre grandajn kapitalojn Z.
Valoraro (produktiloj, laborforto k mono), kiun proprietulo ne uzas por sia persona laboro k kiu kreas plusvaloron, rezulte de la fakto, ke ĝi estas monopolo de la ekspluatanta klaso: dum sia rondira cirkulado la kapitalo senĉese formŝanĝas: mono, varo, mono ktp; konstanta kapitalo (produktiloj, krudaĵoj, helpmaterialo); varianta kapitalo (konsumiloj de la salajrularo; valoro de la laborforto); socia kapitalo (sumo de ĉiuj kapitaloj, funkciantaj en la homa socio); individua kapitalo (kapitalo, funkcianta en entrepreno k apartenanta aŭ al kapitalisto aŭ al kapitalista societo); fiktiva kapitalo (monsumo, kalkulita kiel valoro de kapitalo el divido de ties frukto per averaĝa profitkvoto); financa kapitalo (1 bankkapitalo, rezulte de ties subigo de la industria kapitalo, praktike transformita en industrian kapitalon. [Hilferding]; 2 interpenetrado de banka k industrikomerca kapitaloj ĝis tiel forta grado, ke ĝi kondukas al koncentrado de produktado k sekve al monopoloj [Lenino]); industria, komerca kapitalo (donanta profiton); mona kapitalo (kapitalo en mona formo en ĝia rondiro de metamorfozo de mona, produktiva k vara kapitalo); prunt(edon)a kapitalo (donanta interezon).
kapitaleto. Malgranda monposedaĵo: mi rezervis kapitaleton en la ŝpara banko Z.
kapitaligi
Transformi interezojn en kapitalon, mem produktantan interezojn.
Akumuli kapitalon. ekspluatado, ŝparado, trezoro.
kapitalismo. Ekonomia reĝimo, en kiu la produktiloj apartenas al la posedantoj de kapitalo.
kapitalisto
Homo, kiu utiligas sian kapitalon por havigi al si renton, laborigante proletojn: kapitalisto, kiu senkompate ekspluatas la laboristojn M.
👥 Homo posedanta kapitalon, ordinare grandan: interesi kapitaliston al nia afero Z. plutokrato.
grandkapitalisto. Tiu, kiu per sia granda kapitalo povas influi la ekonomian k politikan vivon.
spezokapitalo. Tuto de la enkasaj sumoj aŭ tuj vendeblaj valorpaperoj, difinitaj por servi al la elspezoj de la ekspluatado de firmo.
ŝtatkapitalismo. Ekonomia reĝimo, en kiu la ŝtato posedas la pli grandan parton el la produktiloj: la t.n. «socialismo» en Sovetunio estis fakte ŝtatkapitalismo.