← Reen al K

PIV · 7344

★kapitan/o

kapitan/o
En ter- k aer-armeo, malsupera oficiro, ranganta inter majoro k leŭtenanto: infanteria kapitano Z; kvar kapitanoj portu la korpon de Hamleto! Z; kavaleria kapitano; kapitano de kozakoj Z. hetmano, jesaulo.
En mar-armeo, titolo de diversrangaj superaj oficiroj (Vd ĉi-sube).
Ŝipestro.
Tiu, kiu komandas teamon sur la grundo, k estas elektita de la estraro de klubo aŭ federacio.
(f) Estro de industria aŭ negoca grupo: la grandaj kapitanoj de la financo; industrikapitano. magnato.
kapitaneco. Rango, ofico de kapitano.
fregatkapitano. Mararmea subkolonelo.
korvetkapitano. Mararmea majoro.
veselkapitano. Mararmea kolonelo.