PIV 2026 · Artikolo 8088
kolonelo
kolonelo ARME supera oficiro de la ter- aŭ aer-armeo, kies rango estas sub tiu de generalo, kaj kiu normale komandas regimenton. ➞ veselkapitano.
subkolonelo supera oficiro de la ter- aŭ aer-armeo, kies rango estas inter tiu de kolonelo kaj tiu de majoro. ➞ fregatkapitano.