PIV · 8087
★kolon/o
★kolon/o
1 🏠 Vertikala cilindro aŭ prismo, ordinare pli mallarĝa ĉe la supro, el ligno, ŝtono, giso k.a., uzata kiel subtenilo aŭ kiel ornamo de konstruaĵo: la saĝo konstruis sian domon, ĉarpentis ĝiajn sep kolonojn X; Ŝimŝon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo X; bluaj, ruĝaj ŝtofoj pendis sur marmoraj kolonoj X; li skuas la teron, ke ĝiaj kolonoj tremas X; dorika, ionika, korintika kolono; kolonoj de ponto; lanterna kolono Z. ☞ bazo, fosto, fusto, kapitelo, pilastro, piliero, kaneli.
2 🏠 Monumento, konsistanta el izolita kolono: la Trajana kolono; ŝi fariĝis kolono el salo X; (f) la Herkulaj Kolonoj (ambaŭ promontoroj de la Ĝibraltara markolo, kiujn oni kredis subteniloj de la ĉielo); kondamni al vergoj sub la malhonora kolono Z (pilorio). ☞ stango, steleo.
3 Amaso da fluido, kun formo de cilindro vertikala: kolono da akvo, da hidrargo; leviĝis forta fuma kolono Z; per nuba kolono vi kondukis ilin tage k per fajra kolono nokte X.
4 ⚔ Formacio, kies elementoj (grupoj, plotonoj, kompanioj, ŝipoj k.a.) estas aranĝitaj unu malantaŭ la alia por marŝado aŭ atako: la egipta kolono trairis la dezerton; helpa kolono sendita al la defendo de la urbo; (f) la kvina kolono (organizita parto de popolo, simpatianta kun k laboranta por la malamiko interne de militanta lando).
5 = kolumno.
6 = stako.
7 (f) Persono, kiu estas la ĉefa apogo de ideo, organizo ks: la kolonoj de la ŝtato; Jakobo k Kefas k Johano, kiuj ŝajne estis kolonoj, donis al mi la dekstrajn manojn N; la eklezio de Dio, la kolono k la bazo de la vero N; mi faras vin fera kolono X.
8 (f) La ĉefa, esenca parto de doktrino ks: la sep kolonoj de la saĝo; la kvin kolonoj de Islamo (t.e. Kredkonfeso, preĝo, almozimposto, Ramadana fasto k Mekka pilgrimo). ☞ juvelo.
kolonaro 🏠 Vico da kolonoj ĉe la antaŭo de aŭ ĉirkaŭ granda konstruaĵo por servi kiel ornamaĵo: la kolonaro de Luvra palaco, de helena templo.
interkolono. Distanco inter du kolonoj en difinita arkitektura ordo, mezurita de akso al akso. ☞ spano.
multkolona. Prezentanta multajn kolonojn.
surkolonaĵo. Entablemento.
afiŝkolono. Izolita kolono por surglui afiŝojn.
distilkolono. Surmetebla vitra tubo, ofte kun speciala formo, servanta por akiri pli akran frakciigon ĉe la distilado.
grafitkoloneto = grafitaĵo.
stirkolono. Speco de kolono, portanta
1 ✈ duonmanradon, aŭ ĝian ekvivalenton, per kiu la empeneronaj k aleronaj reguliloj estas mekanike, hidraŭlike aŭ elektre funkciigeblaj;
2 🚐 manradon k kolektanta la ĉefajn konduk- k alarm-organojn de aŭtomobilo.
vojkoloneto. Ŝtona koloneto, metita laŭlonge de vojo, por indiki la distancon de la lasta k de la sekvanta urboj.