← Reen al J

PIV · 6987

★juvel/o

juvel/o
Ornamaĵo, ordinare malgranda, tre multekosta pro la materio (oro, arĝento, gemoj) aŭ la prilaboriteco: en silka vesto k brilanta de juveloj Z; la virinoj portis ĉirkaŭ la kolo siajn orajn k perlajn juvelojn Z.
(f) Grandvaloraĵo: li estas efektive la juvelo de la nacio sia Z; la tri juveloj (la Budho, la darmo k la samgo). kolono.
juvelaro. Pluraj juveloj, formantaj tutaĵon: juvelaro el diamantoj.
juvelejo. Magazeno de juvelisto.
juvelisto. Homo, kies metio estas fari aŭ vendi juvelojn: la juvelisto atente rigardis la desegnaĵon Z.
juvelista. Rilata al juvelisto: juvelista arto Z; juvelistaj laboraĵoj Z; juvelista desegnisto Z.
juvelujo. Skatolo destinita por enteni juvelojn: ĝardenoj puraj k elegantaj kiel juvelujo Z.
juvelarto. La arto desegni k elfari juvelojn.
juvelŝtono = gemo.