← Reen al O

PIV 2020 · 11391

★or/o

or/o
Elemento, Au, atomnumero 79, atommaso 196,97.
Metalo el la kuba sistemo, ruĝe flava aŭ flava, estiĝinta en vejnoj, koncentrita en aluvioj aŭ en detritaj petroj; la plej maleebla k dratigebla el ĉiuj metaloj: solvaĵo, kombinaĵo de oro; folioj, pulvoro el oro; filigrano el oro; virga, rafinita oro; trinkebla oro ( solvaĵo el ora klorido).
Tiu metalo, rigardata kiel tre multevalora k tial uzata en juvelarto, monfabrikado ks: ne ĉio estas oro, kio brilas B; ne valoregalas al ĝi (la prudento) oro k vitro X; ne deziru alpreni al vi la arĝenton aŭ oron, kiu estas sur ili (idoloj) X; ili venos el Ŝeba, portos oron k olibanon X; statuo el masiva oro; temp’ estas valoro simile al oro Z; al or’ similas la silento Z; pagi per oro (ne per monbiletoj); el la militakiritaj urboj li fortrenis kun si oron k grandajn trezorojn Z; £ rezervoj de oro (de banko, lando); suferi je grava elfluo de oro; malpermeso de oreksporto.  orbati, orbriko, orbulo, orpigmento.
Monabundo, riĉeco: la avida serĉado de oro Z; ĉu mi faris la oron mia espero? X; kiu havas oron, havas honoron Z; por sia oro ĉiu estas sinjoro Z; ne defendas oro kontraŭ doloro Z; ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro Z (per mono oni faras ĉion).
(f) Multevalora, bonega afero: lia kapo estas pura oro X; ĝentila k trankvila, kun koro el oro Z; li estas tute el oro k fero (nekorupteble firma); ĉiuj liaj versoj estas fajna oro.
Flavo.
ora
Konsistanta el pli-malpli pura oro: ora ringo Z, medalo; oraj falsaj dentoj; ora plumo; manĝi el oraj teleroj; diojn orajn ne faru al vi X; ב la Ora Bovido; oraj inkrustoj.
Entenanta oron: oraj minoj; oraj vejnoj; ŝildo kun oraj literoj; pentraĵo sur ora fono; ora farbo; oraj floroj presitaj sur (ledo) Z; ora brokato; ora monoklorido (AuCl), ora triklorido (AuCl3).
Rilata al riĉeco: promesi orajn montojn Z; ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas Z; ora pluvo (f).
Tiel multekosta aŭ grava, kiel oro: ĉu tiu dolĉa ora tempo estas frukto de fantazio neniam efektivigebla? Z; la oraj versoj de Pitagoro; la ora proporcio; tio estas oraj paroloj!; ora geedziĝo (50a datreveno de tiu ceremonio); revenigi la oran tempaĝon Z (paradiza praa epoko, laŭ la antikva kredo).
Samkolora, kiel oro: ŝiaj oraj haroj; oraj fruktoj Z (citronoj); oraj spikoj.
ori (tr) Kovri per maldika tavolo de oro: orita kadro Z, braceleto B; liaj haroj lumis, kvazaŭ ili estus oritaj Z; orita papero; (f) la suno oris la fenestrajn vitrojn; pensoj oritaj per la lasta rebrilo de l’ amo B; oritaĵo forviŝiĝas Z.
orado. Ago ori.
oraĵo. Objekto el oro, precipe juvelo ks.
oraĵisto. Tiu, kies metio estas prilabori orajn objektojn.
orato. Salo de orata acido, H3AuO3 aŭ HAuO2.
oreca. Simila al oro: oreca galanterio; oreca sulfuro (komuna nomo de orflava antimona sulfido, Sb2S3).
orejo. Sabla demetaĵo en fluejo de rivero, entenanta orajn eretojn.
origi. Ori: la suno origis la brilpurajn bukojn de la Biblio Z; arto de la origado.
oriĝi. Iĝi orkolora: la rostata kokido apetitveke oriĝis; la nuboj oriĝis ĉe la leviĝanta suno.
ordona, orhava Entenanta oran ercon.
orkolora. Havanta la koloron de oro: iu kun orkoloraj butonoj Z; la nuboj inter la kamentuboj lumis orkolore Z.
reori. Denove ori: reori kradon de kastelo; (f) reori blazonon.
senorigi. Forigi la ortavolon elde la supraĵo de objekto: senorigita porkoleda tapeto.
briloraĵo. Ornamo, farita el tre malgrandaj lamenetoj el orsimila substanco, por briligi brodaĵojn, teatrajn vestojn ktp.
cianorato. Salo de HAu(CN)4 (tetracianorato).
cianorito. Salo de HAu(CN)3 (tricianorato).
randorita (pp libro) Havanta paĝrandojn kovritajn per ortavoleto. Rim. or/ enestas en kelkaj propraj nomoj kun signifo aŭ materiala: la Orfelo (Vd felo), la Orlando (Eldorado), la Bordo Ora (Ganao); aŭ metafora: la Ora Korno (ĉe Istanbulo).