PIV 2020 · 4586
★flav/a
★flav/a
1 Samkolora, kiel citrono, oro, matura tritiko: se vi volas porti miajn kolorojn, vi devas alkudri al via mantelo flavajn ringojn Z; (analoge) knabinoj en ŝiritaj vestoj, kun flavaj (malsanecaj) vizaĝoj Z; la flava malsano (iktero); la flava punkto (punkto de plej akra vidado en la retino); la flava (ŝlimflua) Tibero; la Rivero Flava (Hoang Ho); ❤ flava korpo (Sin. luteo); citronflava, ovoflava. ☞ blonda, okra, rufa, ruĝa.
2 Rilata al unu el la tri ĉefaj, nesciencaj dividoj de la homaro, karakterizata de haŭtkoloro de roze flaveta ĝis mahagone ruĝa: la flava raso; la flava danĝero (esprimo de Vilhelmo la 2a, por aludi la danĝeron por la Eŭropanoj de la superloĝateco de Azio).
3 Perfida al la laborista klasbatalo: flava sindikato.
flavo
1 La flava koloro: la mirinda flavo de Vermeer; malsaneca flavo Z.
2 Flavaĵo: la flavo de ovo Z.
flavaĵo. Io flava.
flaveta. Dube, proksimume flava: nia tero kuŝas en flaveta nebulo Z.
flavigi
1 Fari, ke io estu flava.
2 Ⓣ Plibonigi ŝtalon, traktante ĝin per varmo, ĝis ĝi akceptas flavan aŭ bluan koloron.
flaviĝi. Iĝi flava: flaviĝas la aŭtunaj folioj; ŝiaj vangoj flaviĝis Z; la Eternulo frapos vin per (malsana) flaviĝo de la kreskaĵoj X.
flavino Ⓚ Ruĝflava hetero-kvarcikla aromata ketono, C10H6N4O2.
flavulo
1 Homo el la t.n. flava raso.
2 Laboristo oponanta al la klasbatala politiko.
grizflava. Havanta koloron, en kiu flavo k grizo miksiĝas (ekz-e pp naturkolora lano).
helflava. Prezentanta helan flavkoloron.
laktoflavino = riboflavino.
riboflavino Ⓚ Flava, akvosolvebla substanco C17H20O6N4 (vitamino B2), kies manko kaŭzas i.a. lezojn de la haŭto k mukozoj: riboflavino troviĝas libera en la naturo k ankaŭ kiel konsistiga parto de kunenzimoj grave rolantaj en la ĉela metabolo. ☞ flavnukleotido, flavoproteino.
ovoflavo Vd ovo.