PIV 2026 · Artikolo 17222

riboflavino

Litero R

riboflavino KEMI flava akvosolvebla substanco, kies manko kaŭzas i.a. lezojn de la haŭto kaj mukozoj. C17H20O6N4 (vitamino B2) riboflavino troviĝas libera en la naturo kaj ankaŭ kiel konsistiga parto de kunenzimoj grave rolantaj en la ĉela metabolo ➞ flavino, flavnukleotido, flavoproteino, flava.