← Reen al M

PIV · 10548

mongol/o

mongol/o. Ano de la ĉefa gento de Mongolio: la imperio de la mongoloj floradis inter la 13a k la 17a jc.
mongola. Rilata al la mongoloj: la mongola lingvo; la mongolaj invadoj; la mongola faldo.
Mongolio, Mongolujo
🌄 Azia lando, sude de Siberio, dividita inter Mongolio 2 k Ĉinio (Interna Mongolio, 120°E, 45°N).
Σ C-Azia regno, en la N parto de Mongolio 1 (Ulanbatoro).
mongolismo Denaska afekcio (sindromo de Down), en kiu la infano prezentas oblikvajn okulojn kun mongola faldo k epikanto, platajn (malaltajn) nazostojn, mallongajn fingrojn k diversajn gradojn de mensa nesufiĉo: mongolismo estas genetika malsano, karakterizata de la ĉeesto de unu plia (47a) kromosomo. -som/ 2.