← Reen al R

PIV · 13520

★river/o

river/o
Natura abunda akvomaso, fluanta ordinare al maro, lago, marĉo aŭ alia rivero: herbejo, tra kiu fluas la rivero S. Z; rivero kun multe da angiloj Z; kie la rivero enfluas en la fjordon Z; la kvara rivero estas Eŭfrato X; atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero Z; la manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero Z; ne konante la profundecon, ne iru en la riveron Z; riverbrako, riverrando, riverveturado.
Io simila al rivero per sia kvanto aŭ movo: riveroj da larmoj; suno verŝis riverojn da lumo k varmego B; li englutis riverojn da konjako B; homaj riveroj plenigis la stratojn; digi la riveron de la reforma agitado Z. torento, kanalo.
rivera. Rilata al rivero: la fundo rivera Z; rivera trafiko.
rivereto. Malabunda aŭ mallonga rivero: riveretoj fluas al riveroj Z (per etaj ŝparoj oni riĉiĝas). rojo.
riverujo. Parto de la valo, en kiu fluas rivero.
glacirivero. Glaĉero, riverforme malsupreniĝanta de monto. moreno.