PIV · 13519
rivel⁸i
rivel8i (tr)
1 Aperigi, malkovri tion, kio estis nekonata, nevidebla aŭ sekreta: riveli la detalojn de la ama vivo de la historiaj personoj; mi rivelos al vi mian planon. ☞ revelacii.
2 📷 Aperigi per specialaj kemiaj banoj la latentan bildon (negativon aŭ pozitivon) sur la impresita tavolo de plako, filmo aŭ papero.
rivelo, rivelado. Ago de tiu, kiu rivelas.
rivelanto, rivelilo Ⓚ Substanco, konvena por la rivelado, k ankaŭ ĝia solvaĵo en akvo. ☞ reduktanto.