PIV · 7562
★kaŝ/i
★kaŝ/i (tr)
1 Forigi de ies okuloj aferon aŭ estaĵon, kiun oni metis en sekretan lokon aŭ kovris per io: en polvo mi kaŝis mian kornon X; la virino rapide kaŝis la manĝaĵon en sian bakfornon Z; mi vidis senharaĵon, kiun li ĉiam tiel zorge kaŝis Z; oni kaŝis lin for de Atalja X; li kaŝos antaŭ ili sian vizaĝon X; mia ringo ne estus tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi Z; la lumo estas kaŝata al mi per la kurtenoj Z; kaŝi al si la vizaĝon post la manoj; la bela ŝelo kaŝis en si maldolĉan kernon Z; la ĝermo ne scias, ke ĝi kaŝas en si kreskaĵon k floron Z; (f) fremdan vundon kaŝas vesto Z (ni ne scias pri la suferoj de proksimulo); neĝo kaŝas nur ĝis printempo Z (nenio restas longe sekreta). ☞ kovri, maski, ŝlosi, vuali.
2 🔭 (pp astro) Dumtempe malaperigi, je la vido de observanto, alian astron pro paso antaŭ tiu ĉi.
3 Forigi ion for de ies scio, ne dirante aŭ ne esprimante ion: kaŝi scion X, pekon X, sian malamon X; kial do mia patro kaŝus antaŭ mi tiun aferon? X; mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon Z; ni ne kaŝos antaŭ nia sinjoro, ke monon ni jam ne havas X; ĉu mi kaŝos antaŭ Abraham, kion mi faras? X; se tio estos kaŝita antaŭ ŝia edzo […] X; mi kantos pri la bono k malbono, kiu estas kaŝata antaŭ vi Z (la imperiestro); saĝulo kaŝas sian ofendon. ☞ hipokriti, ignori, mensogi, sekreti, sufoki, forsilenti.
sin kaŝi, kaŝiĝi. Kaŝi sian korpon: ŝi forkuris k kaŝis sin en la arbaro Z; David kaŝis sin sur la kampo X; mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino Z; mi devas min kaŝi de antaŭ via vizaĝo X; tiu malvirto kaŝu sin antaŭ la okuloj de la mondo Z; se ili kaŝus sin sur la supro de Karmel […], se ili kaŝiĝus for de miaj okuloj sur la fundo de la maro […] X; Adam kaŝiĝis de Dio inter la arboj X; (f) la suno baldaŭ sin kaŝos Z.
kaŝa. Tia, kian ne povas trafi ies okuloj aŭ scio: kaŝa rideto; kaŝe mortigi Z.
kaŝo. Ago kaŝi: vi scios la tutan veron, sen pluaj kaŝoj Z.
kaŝado. Agado de tiu, kiu kaŝas: kaŝado de la vero estas mensogo.
kaŝaĵo. Io, kion oni kaŝas.
kaŝebla. Tia, kian oni povas kaŝi: tuso k amo ne estas kaŝeblaj Z.
kaŝeco. Eco de iu aŭ io kaŝita: agiti en kaŝeco.
kaŝejo. Loko, kie oni kaŝas aŭ kaŝiĝas: eksciu ĉiujn kaŝejojn, kie li sin kaŝas X; ŝi eĉ ne scietis, al kia persono ŝi donis kaŝejon Z.
kaŝiĝo. Ago de tiu, kiu sin kaŝas: ludi «kaŝiĝo» Z; la birdo serĉis por si kaŝiĝejon (kaŝejon) en malluma truo Z.
kaŝinda. Meritanta kaŝon.
kaŝisto. Ricelisto: ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj Z.
kaŝita. Tia, ke oni ĝin kaŝis: nur la Kreinto scias, kio kuŝas kaŝita sub la eksteraĵo Z; ili ĵetadis kaŝitajn rigardojn en sian libron Z, sur la aliajn Z; neniu eĉ plej malgranda el ĝiaj mankoj restis kaŝita Z; akcepti kaŝitajn donacojn X; pli bona estas riproĉo nekaŝita, ol amo kaŝita X. ☞ latenta, sekreta.
kaŝite. Rezulte de kaŝo aŭ sinkaŝo: kaŝite subĵetante kadavron de infano en la domon de Hebreo Z; tio, kio estas tenata kaŝite malantaŭ seruro Z; kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite Z (➞ nigra merkato).
kaŝitaĵo. Io, kion oni kaŝis: malfermiĝis vido en la kaŝitaĵon Z; vi metis nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de via vizaĝo X; li malkaŝas la profundaĵon k kaŝitaĵon X.
kaŝiteco. Eco de tio, kion oni kaŝis.
malkaŝi. Diskonigi, klare sciigi kaŝitaĵon aŭ kaŝindaĵon: la tempo ĉiam malkaŝas la veron Z; sian intencon li (la Eternulon) malkaŝas al la piuloj X; kiu malkaŝas sekreton estas kiel kalumnianto X; la malvirto malkaŝas sin per la mortpala vizaĝo Z; tiam estas malkaŝite al ŝi, kiamaniere oni povas akiri la vivon Z; la Malkaŝanto de kaŝitaĵoj X. ☞ konfesi, manifesti, montri, revelacii, aperigi, malkovri, rekoni, publikigi, senmaskigi, senvualigi.
malkaŝo
1 Ago de tiu, kiu malkaŝas.
2 Revelacio.
malkaŝa
2 Ne sin kaŝanta, sincera, lojala: malkaŝa konduto; malkaŝe paroli.
malkaŝeco Z. Eco de io, iu malkaŝa.
malkaŝema. Tia, kia sekretojn ne havas, kia parolas malkaŝe.
malkaŝiĝi. Iĝi malkaŝita: la kaŝitaĵo malkaŝiĝis al Daniel en nokta vizio X.
nekaŝebla. Tia, kian oni ne povas kaŝi.
rekaŝi. Denove kaŝi: ne prenis pastro la donon – rekaŝu sako la monon Z.
ŝtelaĵokaŝisto. Ricelisto: ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto Z. Rim. kaŝ estas uzata pref-e por esprimi la ideon de kaŝeco: kaŝkomerco, kaŝnomo, kaŝpasaĝero ktp.