PIV · 8247
★konfes/i
★konfes/i (tr)
1 Publike deklari, kion oni intime kredas vera: ĉiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio N; vi konfesis la bonan konfeson antaŭ multaj atestantoj N; la ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj Z; la konfesantaj kristanoj; la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj Z; la hilelistoj, t.e. konfesantoj de la dirita principo Z. ☞ agnoski, rekoni.
2 Malkaŝe diri, malgraŭ la eblaj kaŭzoj de sindeteno: mi devas konfesi, ke mi tute ne amas lin B; eĉ la plej malriĉa infano konfesis: «Estas belege en vintro!» Z; tio, kion oni konfesas kiel «mirinde simpla» Z; konfesi iun kiel sian majstron; konfesi al iu sian amon; konfesi ies meritojn; personoj, kiuj de la mondo E-ista estos konfesataj kiel la plej bonaj verkistoj Z; ni vidis konfesita de ĉiuj nian lojalecon Z. ☞ koncedi, konsenti.
3 Spontanee deklari ion malfavoran, malprofitan por si: konfesi eraron, preterlason, ŝuldon, krimon; ŝi konfesis sian grandan kulpon Z; konfesu do, ke vi ŝtelis tiun poŝhorloĝon!; (abs) filo konfesis, patro forgesis Z; li estas arestata, turmente demandata, k pro timego konfesas Z.
4 Religie deklari siajn pekojn, por akiri pardonon: kiu siajn pekojn konfesas k forlasas, tiu estos pardonita X; la pastro absolvis la konfesinton B.
konfeso. Ago k diro de tiu, kiu konfesas:
1 ni tenu firme nian konfeson N;
2 mi donas plenan konfeson al liaj grandegaj laboroj Z; la «Konfesoj» de Sankta Aŭgusteno;
3 konfeso de iu pri io; post konfeso venas forgeso Z; en viaj rigardoj kuŝas konfeso, por kies kaŝado (vi) ne estas sufiĉe ruza Z;
4 orela, publika konfeso; preni ies konfeson Z; li faru konfeson pri tio, kion li pekis X.
konfesejo ✞ Ligna meblo, kie sidas la pastro por aŭskulti konfesantojn.
konfespreni (tr) ✞ Aŭskulti konfeson 4: konfesprena seĝo Z; ĉe la konfesprenado li rakontis al la reĝo ĉion, kion li vidis Z.
forkonfesi. Deklari, ke oni forĵetas tion, kion oni kredis aŭ amis: forkonfesi siajn erarojn, la teatron, siajn suspektojn.
malkonfesi
1 Rifuzi rekoni kiel sian: malkonfesi sian amikon, patrujon, religion, sian subskribon, sian verkon; kion do devas fari la malpli valoraj bestoj, se la leono sin malkonfesas? Z.
2 Repreni, nuligi sian antaŭan aserton; ne voli konsenti pri: malkonfesi evidentaĵon, ies gloron; la prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi kelkan esencon moralan Z; ke via libro estas bona, mi neniam malkonfesis Z; la pliboneco de E. ne estas malkonfesata Z; sendubaj k nemalkonfeseblaj (ne kontesteblaj) faktoj Z.
3 Nei, ke oni faris ion mallaŭdindan: sed Sara malkonfesis dirante: Mi ne ridis X; malkonfesi eraron, ŝuldon, kulpon; ĝis la fino de la proceso, la akuzito malkonfesis la krimon. ☞ kontesti, revoki.
kredkonfeso
1 (de iu) Publika deklaro pri ies religia aŭ politika opiniaro.
2 (de sekto, eklezio ks). Resumo de la esencaj dogmoj, kredataj de ties anoj: la kredkonfeso de Niceo, de Aŭgsburgo.