PIV 2026 · Artikolo 8248
konfesio
konfesio KRIS ĉiu el la grandaj partoj rezultantaj de la divido de la kristana religio, rigardata kontraste kun la ceteraj: katolika konfesio ortodoksa konfesio protestanta konfesio
interkonfesia konsistanta el anoj de du aŭ pli da konfesioj: interkonfesia edzeco
senkonfesia ne apartenanta al specifa konfesio: senkonfesia civitano