PIV 2026 · Artikolo 225
agnoski
agnoski tr
1 deklari ion aŭ iun oficiale rajtigita: nur kiam Esperanto estos formale agnoskita de plej multaj registaroj, ni povos ekpensi pri ŝanĝoj agnoski rajton pri io agnoski rekordon pri io ➞ adopti, promulgi.
2 (figurasence) deklari ion aŭ iun ĝusta, valida aŭ aprobinda: ili pli ekatentis kaj ekagnoskis kulturajn, etnajn kaj seksajn diferencojn kaj identecojn Ko ➞ konfesi.
malagnoski
1 deklari ion aŭ iun oficiale nerajtigita: Esperanto kvazaŭ transpontas lingvajn diferencojn sen malagnoski ilian ekziston HTo/JEd
2 (figurasence) deklari ion aŭ iun malĝusta, malvalida aŭ neaprobinda: organizaĵoj grandparte subtaksis aŭ tute malagnoskis la rezultojn de multaj esploroj RPi
Sin. abĵuri 1.malagnosko ago malagnoski: Serbio ĝis nun persistas en sia malagnosko de sendependeco de Kosovo BSe