← Reen al A

PIV 2020 · 128

adopt¹i

adopt1i (tr)
Alpreni, per oficiala laŭleĝa akto, iun kiel sian propran filon aŭ filinon: Aŭgusto adoptis Tiberion; la rilatoj inter adoptito kaj adoptinto. filigi.
(f) Alproprigi al sia menso, konduto ks: adopti opinion, metodon, konduton, lingvon, kostumon, modon, vivaranĝon.
adopto. Ago de tiu, kiu adoptas, k kontrakto, kiu tion sankcias: la adopto estas submetata al diversaj kondiĉoj, ekz. de aĝo.
adopta
Rilata al la adopto: la adoptaj leĝoj.
Karakterizata de adopto: ĉu vi volas fariĝi mia adopta filino? Z; adoptaj gepatroj.