PIV 2020 · 129
★ador/i
★ador/i (tr)
1 Θ Honori kiel diaĵon per la decaj vortoj k gestoj: li faris al si idolon, li adoras ĝin X; la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito k vero N; forrabi sanktan, al mi konfiditan k adoratan bildon Z. ☞ kulti. ➞ adorkliniĝi.
2 (f) Ami per respektoplena pasio: vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras Z; kiu mem sin adoras nenion valoras Z; ŝi estas virino, kiu meritas esti adorata Z; herooj de mi en infaneco adorataj Z. ☞ admiri.
3 Havi pasian emon al io: adori la poezion B; mi adoras palajn vizaĝojn k sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj Z; ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton Z.
adoro. Ago k sento de tiu, kiu adoras: la viro kliniĝis k faris adoron al la Eternulo X; «la adoro de la Magoj» estas la temo de multaj pentraĵoj.
adoradi. Regule k tradicie adori: niaj patroj adoradis sur ĉi tiu monto N; la idoloj, kiujn li faris al si por adorado X; (f) la ideo meritas adoradon Z.
adorinda. Tia, ke adoro estas ŝuldata: adorinda knabino, patrino.