PIV 2020 · 8845
kult¹o
kult1o
1 Sistemo de ceremonioj, per kiuj la homoj esprimas sian religian respekton al Dio, al diaĵoj aŭ al personoj aparte elektitaj de Dio: privata, publika kulto; la kulto al la Romanaj Imperiestroj, al la Sankta Virgulino; la horoj de la kulto (Vd horo). ☞ rito.
2 Ekstera formo de religio: starigi la liberecon de la kultoj; ministro pri la kultoj.
3 (f) Respektego, kvazaŭreligia adorado: ne amindumadon ŝi postulis, sed kulton; li sentis veran kulton al sia edzino B; gardi ies kulton; senti kulton por ies memoro, por la vereco, por la arto.
kulta. Rilata al kulto: kulta asocio.
kulti (tr) Honori per kulto: kulti duondiojn, Heraklon, Zeŭson, Alahon, Budhon, Javeon, Jesuon; la kultantoj de la vera Dio; (f) li kultis sian patrinon. ☞ adori.