PIV · 8844
★kulp/a
★kulp/a. Intence aŭ konscie plenuminta ion riproĉindan aŭ punindan: kulpa pri eraro Z, pri krimo, je forgeso; la kuracisto ne estas kulpa pri la morto de la malsanulo (aŭ: ke la malsanulo mortis B); ŝia fratino en ĉio estas kulpa Z; kion ni estas kulpaj? Z; ni ne volas esti kulpaj, ke ni preterdormis Z (la okazon).
kulpi (tr) Esti kulpa pri io: kiu kulpas pri tiu ŝtelo?.
kulpo. Malrespekto de leĝo, de devo, de morala regulo: tio estis mia kulpo Z; ĝi ne estis mia kulpo Z; (tiun penson) mi ne tute komprenas, sed la kulpo troviĝas ne en mi, sed en la penso Z; mi forviŝis viajn kulpojn X; pardoni lian kulpon Z; kovri ies kulpon X; de kiu la kulpo, por tiu la puno Z (ĉiu devas respondi pri siaj kulpoj); ĉiu eraro estas kulpo Z (de eraro ne praviĝas la faro); per mia kulpo ĉio okazis Z; la kulpo estas mia Z; pardoni al malamiko lian kulpon Z; meti, ĵeti la kulpon sur iun B; kulpatesto. ☞ delikto, eraro, krimo, miso, peko.
kulpigi. Akuzi: tuj oni povas kulpigi malbonan zorgadon Z; kulpigi iun pri io B, per io Z; kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas Z; kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla k kalumnia kulpigo ni protestas Z.
kulpiĝi. Iĝi kulpa pri io: se malĉastas vi, ho Izrael, tiam almenaŭ Jehuda ne kulpiĝu! X.
kulpulo. Homo kulpa: pagas ne riĉulo, pagas kulpulo Z; lumo fariĝos, kulpulo troviĝos Z.
rekulpiĝo. Ripetita kulpiĝo: la rekulpiĝintoj estas pli grave punataj.
senkulpa. Ne farinta kulpon: senkulpa persekutato Z; lia sango estos sur lia kapo, k ni estos senkulpaj X; verŝi senkulpan sangon Z; tio estas senkulpa deziro Z.
senkulpulo. Homo sen kulpo: festo de la Betlehemaj Senkulpuloj.
senkulpe. En senkulpa maniero: kiel senkulpe k malfacile li suferis! Z; Li, kiu povas […] fari al mi senkulpe multe da vundoj X.
senkulpigi. Aserti iun senkulpa: li provis senkulpigi sin antaŭ la tribunalo; la malkovro de tiu nova fakto senkulpigas lin. ☞ absolvi, ekskuzi.
senkulpigo. Ago senkulpigi.
miakulpe, viakulpe ktp. Mem kulpante: miakulpe altrudi mian lingvon al aliuloj Z.