PIV 2026 · Artikolo 2930
delikto
Derivaĵoj en la artikolo 3
delikto JURO kontraŭleĝa puninda ago: li faris delikton CPi Sin. krimeto.
delikti ntr fari delikton: la kaŭna entrepreno akuzas la artistojn, ke ili deliktis kontraŭ fasko da leĝoj AGč
deliktinto iu, kiu faris delikton.
deliktulo homo, kiu emas fari deliktojn: kontraŭjuraj kondutoj de policanoj kontraŭ deliktuloj JPa