← Reen al K

PIV · 8662

★krim/o

krim/o
Ago, per kiu morala aŭ civila leĝo estas grave malobservata: pro via krimo vi pagos per la vivo Z; ŝi devis vidi la krimon, kiu estis farata kontraŭ ŝi Z; eldiru al mia popolo ĝian krimon X; pro tri krimoj de Izrael k pro kvar mi ne indulgos lin X; krimo de pasio; (f) sed ĉu en tio estas ia krimo? Z.
En iuj jursistemoj, delikto de la plej grava speco (murdo, dombruligo, seksperforto ks).
krima
Rilata al krimo: krima faro; krima kodo. kriminala.
Kulpa je krimo: krima junulo; ne indulgu krimajn malbonfarantojn X.
krimi (ntr) Fari krimon: tajloro krimis, botisto pendas Z (senkulpulo pagas pro kulpulo); kiu ne krimas, tiu ne timas Z.
krimeco. Eco de iu, kiu krimis: leviĝu […], por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo X; pezas sur ĝi (la tero) ĝia krimeco X; lia krimeco estas evidenta.
krimego. Abomeninda krimo: da arto unco, da krimegoj tuno C (pri Eŭropo).
krimeto. Delikto.
krimologo. Fakulo pri krimologio.
krimologio. Scienco pri krimeco.
krimulo. Homo krima: la deziro de krimuloj estas perforto X; se vi transdonos al ni tiun ĉi kondamnitan krimulon […] Z.
kunkrimulo. Komplico en krimo.
senkrima. Ne farinta aŭ ne prezentanta krimon: senkrima akuzito, skribaĵo. senkulpa, pura.
militkrimo. Dummilita ago, kiu ne respektas la interŝtatajn konvenciojn.