← Reen al K

PIV · 8665

★kriminal/a

kriminal/a Rilata al deliktoj k al la koncerna leĝaro: kriminala juro, juĝisto, tribunalo, proceso B.
kriminaligi. Ŝanĝi la leĝojn tiel, ke io antaŭe nepunata submetiĝas al kriminala juro: kriminaligi stiradon de aŭtomobilo sub influo de alkoholo; oni diskutas la malkriminaligon de la konsumado de haŝiŝo.
kriminalisto
Juristo, fakulo pri kriminala juro.
Policisto, normale sen uniformo, kiu okupiĝas pri enketado de kriminalaj aferoj.