PIV 2020 · 6977
jur/o
jur/o. Tuto de devigaj reguloj (normoj) kun sankcioj, ordigantaj la rilatojn inter homoj k homkolektivoj, k difinantaj iliajn rajtojn k devojn: interna, internacia juro; konstitucia juro; la romana juro. ☞ leĝo, moro, jurisprudenco. ➞ kodo, leĝaro, medicino.
jura. Rilata al juro: juraj studoj; via edzo estas posedanto en rilato jura Z.
★juristo. Specialisto pri la juraj k juĝaj aferoj.
kutimjuro. Juro bazita sur tradiciaj kutimoj, ne sur skribitaj leĝoj.
laborjuro. Parto de la juro, kiu donas jurregulojn pri la farado aŭ farigo de laboro k pri la rezultantaj rajtoj k devoj.