PIV · 10603
★mor/o
★mor/o. Ĝenerala vivmaniero k kutima konduto de iu homgrupo (popolo, gento, klaso k.a.): la moroj estas nenio alia, ol la kondiĉitaj refleksoj de difinita socio; li faris krucosignon laŭ Kristana moro Z; vi neniam atingos, ke mi iru kontraŭ la moroj de la mondo Z; alia tempo, aliaj moroj Z; la moroj de la mondo postulas, ke infanoj nuntempe vizitadu gimnazion Z; leĝo malaperas, moro daŭras Z; fariĝis moro en Izraelo, ke ĉiujare la filinoj iras priplori la filinon de Jiftaĥ X; la naturo konservas sian moron, kion ajn la honto dirus Z; nobligi la morojn B; bonaj, malbonaj moroj; rigidmora, severmora homo. ☞ juro, kutimo, moralo, tradicio.
moristo. Verkisto, kiu observas k priskribas la morojn tiaj, kiaj ili estas.
primora. Rilata al la moroj: primora komedio, romano.