PIV · 9225
★leĝ/o
★leĝ/o
1 ⚖ Akto enhavanta ĝeneralajn normojn k kreanta juron, farita de la plej alta aŭtoritato, kiu rajtas tion fari en iu ŝtato (normale parlamento aŭ ekvivalenta instanco) k promulgita en laŭjura formo: leĝoj konstituciaj, civilaj, kriminalaj; la socialaj leĝoj; doni, fari, proponi, voĉdoni, nuligi leĝon; (vs) leĝo pasintaĵon ne tuŝas Z; popola kutimo havas valoron de leĝo Z; nesciado de leĝo neniun pravigas Z; rompo de leĝo Z; leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas Z; kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas Z; kontraŭ forta mano la leĝo estas vana Z; vorto donita estas kiel leĝo Z. ☞ dekreto, edikto, juro, kanono 2, ordono, referendumo, reglamento, ukazo.
2 ⚖ Jura akto samnivela kiel leĝo 1, enhavanta ne ĝeneralajn normojn, sed specifajn decidojn (ekz-e decido de parlamento pri la ŝtata buĝeto).
3 Deviga regulo, rekonita kiel necesa bazo de la socia vivo: la leĝoj de la moralo, de la ĝentileco, de la deco; volo k deziro leĝojn ne konas Z.
4 Volo, ordono, trudata al iu alia: se la Delegacia Komitato volus doni leĝojn al la tuta mondo E-ista […] Z; propra opinio ne estas leĝo por alia Z; (vs = leĝaro) la leĝo de la venkinto; dikti sian leĝon al siaj kolegoj; la leĝo de la pli forta; (f) neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola Z.
5 Difinita agmaniero, procedaro, starigita de la tradicio aŭ konvencio en arto, ludo ks: laŭ ĉiuj leĝoj de la arto Z; la leĝoj de la sporto, de la perspektivo, de la gramatiko.
6 Preciza formulado de nevaria sekveco inter difinitaj kondiĉoj k difinita fenomeno: la leĝoj de la movado (formulitaj de Neŭtono); la leĝo de Greŝam (laŭ kiu la malbona mono forpelas la bonan); la leĝoj de Keplero (pri la moviĝoj de la planedoj); la leĝoj de Grimm (pri la konsonantinterŝanĝo en la germana lingvo); la leĝo de Kulombo, de Farado, de Omo k.a.; li vidas en tio ĉi naturan leĝon Z; la leĝo pri proponado k postulado Z; pri oferto k mendo; la fonetikaj leĝoj ne estas senesceptaj.
7 Religia ordono: ili ne konas la leĝojn de sia Dio X; observu ĉiujn Miajn leĝojn […] k plenumu ilin X; (en kolektiva senco, maj.) la Leĝo (1 la Torao; 2 la Darmo).
leĝa
1 Koncernanta leĝon: leĝa forto Z, povo Z.
2 = laŭleĝa: ĉio, kion li faras, estas tute leĝa Z; sur leĝa bazo Z; leĝaj elektoj Z; leĝe k rajte Z; leĝe voĉdonita decido Z. ☞ justa, prava, rajta.
leĝeco. Eco de tio, kio estas laŭleĝa: la leĝeco de lia faro ne estas por mi malcerta Z; diskuti pri la leĝeco de ŝtatordono.
leĝigi
1 Fari ion laŭleĝa: leĝigi pretendon, revolucian situacion; leĝigi infanon naskitan ekster edzeco. ☞ legalizi.
2 ב Doni leĝojn al: leĝigi popolon X; leĝigi la fundamentojn de la tero X.
leĝisto
1 Profesiulo sperta pri la leĝoj k iliaj aplikoj.
leĝdoni, leĝfari (ntr) Prepari k alpreni leĝojn: la leĝdona potenco; la volo de la leĝdonanto estas malklare esprimita; institucio, kies decidoj estus leĝdonaj Z.
leĝoforta. Tiel same deviga, kiel leĝo.
leĝoscienco. Juro.
eksterleĝa
1 Troviĝanta ekster leĝo.
2 (ark. pp infano) Naskita ekster geedzeco.
eksterleĝulo. Homo, kiu, rompinte la leĝon, ne plu ĝuas ties garantiojn.
kontraŭleĝa. Kontraŭa al difinita leĝo, aŭ al difinita regulo de la skribita juro, de la konstitucio ks: kontraŭleĝa propono, rimedo, agitado; vivi en la kontraŭleĝeco.
laŭleĝa. Konforma al la leĝo, permesita aŭ agnoskita de ĝi: ĉio estu farata […] per vojo laŭleĝa Z; laŭleĝa registaro; laŭleĝa edzino Z; laŭleĝa infano; laŭleĝaj rimedoj.
neleĝa. Kontraŭleĝa, senleĝa, ne konanta leĝojn, senorda.
kadroleĝo. Leĝo, kiu difinas la principojn k lasas al la plenum-instancoj precizigi la aplikdetalojn per dekretoj.
militleĝo. Aranĝo, laŭ kiu en esceptaj cirkonstancoj la civilaj leĝoj estas interrompitaj k regas la militinstancoj: dum sieĝostato aplikiĝas militleĝo.