PIV · 13083
★raben/o
★raben/o ב
1 Honortitolo de hebreaj, poste de judaj leĝistoj: ili diris al li: Rabeno (tio estas Majstro), kie vi loĝas? N.
2 Kultestro de juda komunumo: lia patro, kiu ankaŭ estis havinta tie la oficon de rabeno Z; modelo de dioplaĉa vivado estis la tiea rabeno Z.
rabena. Rilata al rabeno(j): la rabena domo; rabena lernosistemo (per ripetado).
rabenismo. Doktrino, formita el la diskutoj de la rabenoj pri la Leĝo.
ĉefrabeno. Estro de la rabenoj en regiono aŭ lando.