PIV 2026 · Artikolo 13082

Rabelezo

Litero R

Rabelezo familia nomo i.a. de franca kuracisto kaj humanisto (1494–1553), aŭtoro de komikaj romanoj. François Rabelais ➞ Gargantuo, Pantagruelo, Panurgo.
rabeleza prezentanta superabundan fantazion, riĉegan vortotrezoron kaj krudajn ŝercojn aŭ satiraĵojn, laŭ la maniero de Rabelezo.