PIV · 9224
leguzi/o
leguzi/o 🍁 G. (Legousia, sin. Specularia, el kampanulacoj) de unujaraj herboj kun grapoloj aŭ korimboj el violaj, malofte blankaj floroj, karakterizataj de longe tubforma kaliko k de radforma aŭ neprofunde funelforma korolo; ĉ. 15 sp-oj el Eŭropo, U Azio, k N Afriko, i.a. la
venusspegula leguzio (L. speculum-veneris) aŭ venusspegulo.