PIV · 14601
★spegul/o
★spegul/o
1 Glata brila surfaco, polurita aŭ ne, resendanta lumon k bildojn de objektoj: ne helpas spegulo al malbelulo Z; ŝi rigardis sin en la spegulo; dum simio tenas antaŭ ŝi spegulon Z; ☐ interferigaj speguloj.
2 (f) Io, kio donas ĝustan prezenton, fidindan reprodukton de io: de l’ koro spegulo estas la okulo Z; tiu figuro estis ŝia propra figuro, reflektita en la spegulo de ŝia imago Z; spegulo klara de la eterna nostalgio K.
spegula. Reflektita de spegulo: ŝi pensis, ke ŝi vidas sin mem, sian spegulan bildon en la akvo Z; ⚕ la spegula skribo de iuj malsanuloj (simila al io vidata en spegulo).
speguli (tr)
1 Resendi la bildon de iu, io: la kvieta kanalo spegulas la mezepokajn frontonojn.
2 (f) Fidele prezenti; ĝuste vidigi: vidante sian krimon spegulitan en arta prezentado en teatro […] Z; ŝiaj okuloj spegulis ŝian amon Z; lia vizaĝo spegulas sanon; tiuj vortoj klare spegulas la animstaton de la partoprenintoj; tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio; tiu traduko ne spegulas fidele la originalan tekston. ☞ riveli.
speguliĝi. Iĝi spegulita: la turpintoj speguliĝas en la fjordo Z; oni povus preskaŭ kredi, ke la branĉoj estas pentritaj sur la fundo (de la akvo), tiel klare tie speguliĝis ĉiu folio Z; en la fenestraj vitroj la suno serene speguliĝis Z; (f) lia amo speguliĝas en ĉiuj tiuj leteroj.
spegulumo ⚕ Instrumento, kiu tenas aperta la orificon de organisma vojo aŭ kavo por malkaŝi la internon ĉe ekzameno: naza, orela, anusa, vagina, okula spegulumo. Rim. Tiu ĉi instrumento estas tiel nomita, ĉar, laŭ speguli 2, ĝi ebligas vidi la detalojn de la ekzamenotaĵo. Sed ĝi ne enhavas spegulon.
retrospegulo. Direkteble fiksita spegulo, kiu ebligas al aŭtisto vidi tion, kio okazas malantaŭe.
faŭltspegulo Vd faŭlto.
tualetspegulo. Granda movebla spegulo klinebla sur framo.
venusspegulo. Venusspegula leguzio.