PIV · 14602
spekt⁹i
spekt9i (tr) Atenti per la vido k aŭdo tion, kio estas prezentata: spekti filmon, operon, teatraĵon, baleton, sportan festivalon; (f) spekti surstratan demonstracion, akcidenton.
spektado. Ago de tiu, kiu spektas.
spektaĵo. Tio, kio estas spektata; spektaklo 2.
spektanto. Tiu, kiu spektas: ĉiuj spektantoj estis ĝislarme tuŝitaj.
spektema. Amanta vidi spektaĵojn, rigardadi ĉion, kio okazas en diversaj lokoj. ☞ gapulo, rigardulo.
spektinda. Inda, ke oni ĝin spektu.
retrospekti (tr) Rigardi al la malantaŭo.
retrospekta (f) Rilata al la pasintaĵoj: retrospekta ekspozicio de pentraĵoj.