← Reen al S

PIV · 14603

spektakl¹o

spektakl1o
Publika aŭ privata prezentaĵo ekz. en teatro, kinejo, cirko ks: artistoj donas koncertojn, oni donas spektaklojn Z.
Ĉia vidaĵo, kiu altiras atenton k intereson: la tuta urbo eliris, por vidi la spektaklon Z (ekzekuton); tiuj kvar infanoj formis ĉarman spektaklon.
spektaklejo. Loko, salono, ĉambrego, kie oni donas spektaklon.
spektakloriĉa. Prezentanta multajn spektindaĵojn: spektakloriĉa melodramo.
solspektaklo. Spektaklo, plejofte varietea, prezentata de unu sola kantisto, rakontisto, amuzisto ks.