← Reen al R

PIV 2020 · 13454

★riĉ/a

riĉ/a
Posedanta multon da propraĵo: riĉa bankiero B; kiam oni estas riĉa, oni havas multajn amikojn Z; ŝajnigi sin riĉa, nenion havante Z; oni estas riĉa neniam sufiĉe Z; riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu Z; Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento k oro X; (subst-e) riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano Z.
Karakterizata de sia granda valoro, sia alta prezo: riĉa magazeno Z, palaco, domo, meblaro, brodaĵo; riĉa havo Z, heredaĵo Z, lukso Z; aŭ plej riĉa stato aŭ plena malsato Z; riĉa ofero, rekompenco; (vs) riĉa (riĉula) kvartalo; muzeo riĉa je ĉefverkoj.
Abunde entenanta materian valoraĵon: regiono riĉa je riveroj k lagoj; erco riĉa je kupro; (abs) riĉa grundo; riĉa rikolto Z; riĉa miksaĵo (kun forta proporcio da benzinvaporo); (analoge) post 15 minutoj aperis riĉa ŝvitado Z.
Abunde provizita per spiritaj valoraĵoj: li estas riĉa je scio k sperto; riĉa je esperoj, promesoj; aventuro riĉa je instruoj; principo riĉa je konsekvencoj; (analoge) lingvo riĉa Z (sk. je vortoj); riĉa programo (enhavanta multajn interesajn erojn).
Entenanta grandan proporcion da graso, sukero ks: riĉa dieto; riĉa manĝaĵo, saŭco.
(pp sensaĵoj) Donanta impreson de abundeco, pleneco, profundeco: riĉaj koloroj; la riĉaj harmonioj de la orkestro; estas parfumoj riĉaj, triumfaj k satanaj K; riĉaj rimoj.
riĉe. En riĉa maniero: sinjorino, tre riĉe vestita Z; riĉe dotita filino; kameloj, riĉe ŝarĝitaj per trezoraĵoj Z; (f) la konscio, ke ili solaj havas la veran Dion, riĉe rekompencas ilin eĉ pro la plej grandaj suferoj Z.
riĉo
Riĉeco: feliĉo k riĉo envion elvokas Z.
Riĉaĵo: potenculoj akiras riĉon X.
riĉaĵo. Grandvalora havaĵo: li heredis grandan riĉaĵon Z; vian riĉaĵon k viajn trezorojn mi fordonos al rabado X; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn riĉaĵojn X; (f) honesteco estas mia sola riĉaĵo.
riĉeco. Stato de iu, io riĉa: kontenteco estas pli bona ol riĉeco Z; en lia reĝurbo kolektiĝis tia riĉeco, kian oni nenie povus trovi Z; granda riĉeco montriĝis ĉie en la kastelo Z.
riĉega. Eksterordinare riĉa: riĉega financisto ( milionulo); (f) tio alportas al nia afero riĉegajn fruktojn Z.
riĉigi. Fari iun, ion riĉa: lia inventaĵo lin ne riĉigis; riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo Z; riĉigita uranio (en kiu la izotopo 235 estas en pli granda proporcio ol en la natura uranio).
riĉiĝi. Iĝi riĉa: kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas Z; de E. ankoraŭ neniu riĉiĝis Z; riĉiĝinta komercisto; (f) de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento Z.
riĉulo. Homo riĉa: riĉulo havas grandan parencaron Z; riĉulo veturas, malriĉulo kuras Z; estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio N.
malriĉa
Posedanta nenian aŭ malmultan havaĵon: malriĉa kiel muso preĝeja Z; sur la strato iris malriĉa knabino kun nudaj piedoj Z; via okulo fariĝos malfavora kontraŭ via malriĉa frato X; feliĉaj estas la malriĉaj en spirito! N.
Karakterizata de malgranda aŭ nenia valoro: malriĉa kabano Z, robo; mi loĝas en unu el la plej malriĉaj stratoj de Varsovio Z; (f) la plej malriĉan aspekton havis la subtegmenta ĉambreto Z; malriĉa dekoracio por tia teatra ĉefverko!. povra.
Enhavanta neniom aŭ malmulton da valoraĵoj: lando malriĉa je karbo; penege tiri nutraĵon el malriĉa tero; malriĉaj stepoj; malriĉa miksaĵo, gaso; (f) nia juna literaturo estas ankoraŭ tro malriĉa je originalaj verkoj Z; malriĉaj dialektoj Z. magra.
malriĉe. En malriĉa maniero: malriĉe vestita; ofte saĝulo vivas malriĉe k malsaĝulo feliĉe Z.
malriĉeco. Stato de iu, io malriĉa: malriĉeco ne estas malvirto Z; profunda malriĉeco; li trinku k forgesu sian malriĉecon; malriĉeco sidis en la vesta ŝranko k en la manĝaĵkorbo Z. mizero, paŭperismo.
malriĉigi. Fari malriĉa: donado de almozoj neniam malriĉigas Z.
malriĉiĝi. Iĝi malriĉa: alia tro avaras, k tamen malriĉiĝas X; ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu X.
malriĉulo. Homo malriĉa: malriĉulo parencojn ne havas Z; al malriĉulo infanoj ne mankas Z; de malriĉula manĝo ni guston ne scias Z.
neriĉa. Ne havanta grandan riĉaĵon.
novriĉulo. Homo, kiu ĵus riĉiĝis k vantiĝas je tio.