PIV · 16265
urani/o
urani/o Ⓚ
1 Radioaktiva elemento, U, atomnumero 92, atommaso 238,03, sufiĉe malofta, kun amfotera karaktero, aktiniido: urania tri/tetra/pentaklorido, UCl3/UCl4/UCl5; uraniaj kombinaĵoj; uraniato (povas esti metauraniato, Me2UO4, peruraniato, Me2UO6 k diuraniato Me2U2O7).
2 Metalo, sufiĉe malofta, feraspekta, miksaĵo el tri izotopoj, 238U (99,28%), 235U (0,71%), 234U (0,006%); la izotopo 235U estas spontane fisiebla k uzata en atom-bomboj k ‑centraloj: la ĉefa urania erco estas peĉblendo (precipe konsistanta el UO2); riĉigita uranio (kun pli granda proporcio de la izotopo 235 ol en la urania erco).
transurania (pp elemento el la aktiniidoj) Havanta atommason superan al 92: la 11 transuraniaj elementoj estas neptunio (Np), plutonio (Pu), americio (Am), kurio (Cm), berkelio (Bk), kalifornio (Cf), ejnŝtejnio (Es), fermio (Fm), mendelevio (Md), nobelio (No), laŭrencio (Lr), ĉiuj radioaktivaj.