← Reen al B

PIV · 2162

★branĉ/o

branĉ/o
🍁 Tigo, kreskanta el alia tigo aŭ el trunko: la branĉoj de la pomarbo fleksiĝis sub la fruktoj Z; se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas Z. bastono, ŝoso, tigo, vergo.  stiki.
Io, kio dispartiĝas el la ĉefparto, kiel branĉo el trunko: la branĉoj de montaro B ( ĉeno), de fervojo; tri branĉoj de la kandelabro el unuflanko k tri branĉoj el la alia Z; branĉo de cirkelo (ĉiu el la du cirkelstangetoj); branĉoj de familio (eliĝintaj el komuna trunko). alo, brako, flugilo.
(f) Dividaĵo, fako: la diversaj branĉoj de scienco Z, de la komerco.
Parto de cirkvito, en kiu ĉiuj elementoj estas strikte serie konektitaj: paralela branĉo (Sin. derivaĵo 3).
💻 Dosierujo.
branĉa
Rilata al branĉo.
Branĉohava.
branĉaĵo. Io, konsistanta el branĉoj.
branĉaro. Tuto de la branĉoj de arbo.
branĉeto. Malgranda branĉo: branĉeto de olivarbo; (f) branĉeto de nervo, de angio.
branĉetaĵo. Iom da mortintaj branĉetoj, por ekbruligi fajron ktp.
branĉido Z. Ŝoso.
branĉohava. Havanta branĉojn; disbranĉiĝinta. Sin. branĉa 2.
branĉoriĉa. Havanta multajn branĉojn: arboj altaj k branĉoriĉaj B.
debranĉigi. Disirigi branĉon de io: debranĉigi draton disde la cirkvito.
disbranĉiĝi. Apartiĝi kiel branĉo: la vojo al N, tie ĉi disbranĉiĝas de la ĉefa ŝoseo.
kelkabranĉa, plurabranĉa, multabranĉa, senbranĉa. Havanta kelkajn, plurajn, multajn aŭ neniun branĉo(j)n.
senbranĉigi. Dehaki ĉiujn branĉojn de arbo.
palmobranĉo Vd palmo.
tubobranĉo. Kroma tubo, eliranta el la ĉefa tubo.
vinberbranĉo Vd vino.
volvobranĉo. Branĉo de iuj plantoj, kiuj nature volviĝas ĉirkaŭ apudaj objektoj: ĝi elkreskigis volvobranĉojn Z (Z. uzas sinonime ankaŭ volvotrunko). volvotigo.