PIV · 15660
tig⁸o
tig8o
1 🍁 a) Parto de la korpo de la vaskulplantoj, kiu portas burĝonojn, foliojn k eventuale florojn k fruktojn, k kiu kune kun la radiko konsistigas la akson de la planto: aera, subtera (☞ rizomo, tubero), herbeca, ligneca tigo. ☞ branĉo, stipo 2, trunko, ŝoso, pedunklo, petiolo. b) Parto de la korpo de la briofitoj (eksklude de la talaj hepatmuskoj), kiu portas la foliojn.
2 (f) Tio, kio kunligas elementojn, simila al tigo.
3 Ⓣ Cilindra maldika parto de objekto, kiu kuntenas flankajn partojn: tigo de ŝlosilo, de bolto, de ŝraŭbo (la parto ne kanelita); tigo de tranĉilo (tiu najloforma parto, kiu eniĝas en la tenilon); tigo de kristala glaso.
limbeca tigo 🍁 Kladodio.
tigeto. Ĉiu tigsimila portilo de planto, i.a. pedunklo, petiolo, sporoportanta hifo.
sentiga. Ne havanta tigon.
sentigigi. 🍴 Forigi la tigojn (pedunklojn) de la vinberoj antaŭ la fermentado, precipe por ruĝa vino. ☞ senberigi.
ĝermotigo 🍁 Rudimenta tigo de la embrio de la semplantoj.
plumtigo Vd plumo 1.
volvotigo 🍁 Tigo de iuj plantoj (ekz. konvolvulo), kiu volviĝas ĉirkaŭ apudaj korpoj (plantoj, stango ktp). ☞ volvobranĉo.