PIV 2020 · 16103
★tuber/o
★tuber/o
1 Ĉiuspeca bulforma elstaraĵo aŭ ŝvelaĵo sur la surfaco aŭ en la interno de korpo: la plej supre elstaranta roka tubero Z; tuberoj de ligna bastono; la ĉaro skuiĝis sur la tuberoj de la kampara vojo; tiu lignopeco estas ne utiligebla, pro la tromulto da tuberoj, kiuj estas en ĝi; jes, diris la palisoj de la barilo, ni havas en ni nodojn k tuberojn Z; absceso estas ankoraŭ fermita tubero kun puso Z; bati al si tuberon sur la frunto (☞ kontuzo). (f) estas tubero en la afero Z (ĝi ne iras glate). ☞ ĝibo, veruko.
2 🍁 Bulforma aŭ ŝvela, rezervoplena parto de tigo (plejofte subtera; ☞ rizomo), de kolo aŭ de radiko: tiga tubero (ekz. de helianto k terpomo), radika tubero (ekz. de beto, orkido k fikario); tubero rolas en nutriĝo k neseksa reproduktiĝo.
3 ❤ Nomo de iaj bulformaj elstaraĵoj: parietosta tubero (tuber parietale).
tubera
1 Rilata al tubero.
2 Tuberohava: tubera rizomo, tubera radiko.
tuberaĵo
1 🍁 Ŝvelaĵo, aspektanta kiel tubero, ekz. tuberaĵo de folioj.
2 ❤ Speco de tubero: tibia tuberaĵo (tuberositas tibiae).
tubereto
1 ❤ Nomo de pli malgrandaj tuberoj: karotida tubereto (tuberculum caroticum).
tuberiĝo 🍁 Transformiĝo de tuto aŭ de parto de tigo aŭ radiko en tuberon: tuberiĝo de radiko.
tuberplena. Kovrita de tuberoj: tuberplena saliko Z; tuberplena dorso de krokodilo B; tuberplena ŝoseo.
multotuberuloj 💀 Ordo (Multituberculata) de tre primitivaj mamuloj, kiuj vivis de malfrua ĵurasio ĝis eoceno, kun multatuberaj dentoj.
hartubero. Bulforma aranĝo de la haroj, plektitaj k kunigitaj malantaŭe de la kapo aŭ sur la nuko. ☞ vosto.