← Reen al T

PIV 2020 · 16104

tuberkul³o

tuberkul3o Eta flava bulo, tiel granda kiel pizo aŭ juglando, trovebla en la histoj k plej ofte entenanta la tuberkulozan mikobakterion («bacilon»).
tuberkulino f Substanco, ekstraktata el kultivaĵoj de tuberkuloza mikobakterio.
tuberkulinizado
(ark.) Memtoksiĝo per tuberkulino, produktita de la baciloj.
Injekto de tuberkulino, por montri la ekziston de tuberkulozo.
tuberkulizado. Invado de organismo fare de la tuberkuloza mikobakterio.
tuberkuloz3o Kontaĝa malsano, karakterizata de tuberkuloj, kiuj dissemiĝas en iu organo aŭ en la tuta organismo, k estigata de la tuberkuloza mikobakterio: pulma, osta tuberkulozo. ftizo.
akuta miliara tuberkulozo. Ĝenerala tuberkulozo, kun mileoformaj granuloj en la pulmoj k preskaŭ ĉiuj organoj. Sin. tuberkulgranulozo.
tuberkuloza. Rilata al tuberkulozo: tuberkuloza (aŭ: Koĥa) mikobakterio.
tuberkulozulo. Malsanulo, trafita de tuberkulozo.