PIV 2026 · Artikolo 18175

tuberkulozo

Litero T

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. tuberkuloza
  2. tuberkulozul/o
  3. miliar/a tuberkulozo
tuberkulozo MEDI kontaĝa malsano karakterizata de tuberkuloj, kiuj dissemiĝas en iu organo aŭ en la tuta organismo, kaj estigata de la tuberkuloza mikobakterio: pulma tuberkulozo osta tuberkulozo ➞ ftizo.
tuberkuloza rilata al tuberkulozo: tuberkuloza mikobakterio koĥa bacilo
tuberkulozulo malsanulo trafita de tuberkulozo.
miliara tuberkulozo vivodanĝera speco de tuberkulozo, kiu aperas, kiam multaj bakterioj disvastiĝas per la sango al preskaŭ ĉiuj organoj.