PIV 2020 · 5581
★ĝib/o
★ĝib/o
1 ♉ Dorsa natura elstaraĵo, kaŭzita de grasamaso: ili forportas sur la ĝibo de kameloj siajn trezorojn Z.
2 🍁 Pli-malpli sakforma konveksaĵo ĉe la bazo de la malsupra lipo de iuj kuniĝpetalaj floroj, precipe de skrofulariacoj, fermanta la koroltubon.
3 (ĉe homo) Dorsa aŭ brusta nenormala elstaraĵo, kaŭzita de kurbeco de la spino aŭ de la brustosto: la du ĝiboj de Pulĉinelo; propran ĝibon neniu vidas Z. ☞ cifozo, skoliozo. ➞ kritiki, nazo, trabo.
ĝiba
1 Kripla pro ĝibo.
2 Prezentanta ĝibaĵo(j)n: ĝiba saliko.
ĝibigi. Kurbigi kvazaŭ en ĝibon: la katoj ĝibigas la dorson pro timo aŭ karesamo.
ĝibiĝi. Iĝi kvazaŭ ĝiba: la kato povosciis ĝibiĝi Z.
ĝibulo. Homo havanta ĝibon: ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo Z; ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo Z.
unuĝiba ♉ 🍁 Havanta nur unu ĝibon.
lunĝibo Vd luno.
vojoĝibo ⛗ Ĝibaĵo, konstruita en strato por malebligi tro rapidan veturadon.