← Reen al K

PIV 2020 · 8706

★kritik/i

kritik/i (tr)
Ekzameni la bonajn k malbonajn ecojn de scienca, literatura aŭ belarta verko: kompetente, juste, indulge kritiki; multaj, kiuj recenzas, ne kapablas kritiki. juĝi.
Elmontri la mankojn de persono, la difektojn de afero: kritiki estas facile, fari malfacile Z; kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe Z; la akcepto de via tre duba k baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus […] Z; li ĉiam k ĉion kritikas. mallaŭdi, polemiki, vipi.
kritiko
Senpartia juĝo pri literatura aŭ arta verko: li proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro Z; lia komedio ricevis tre favoran kritikon; la filma kritiko.
Scienca ekzameno, celanta difini la aŭtentecon, verecon de io: historia, filologia kritiko; la teksta kritiko (celanta malkovri la erarojn en la transkopiado de tekstoj. editoro); la alta kritiko (pri la origino, karaktero ktp de verko, precipe biblia).
Elmontro de la malbonaĵoj de persono aŭ afero: ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas Z; fari kritikojn kontraŭ io Z; eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko Z; ĝuste tial, ke mi aŭdis tro multe da kritikoj […] Z; tiuj kritikoj, kiujn mi ĝis hodiaŭ legis en gazetoj Z; parodio, kiu estas bonega kritiko de lia stilo.
kritika
Ekzamena: eldono kun kritikaj notoj; kritika aparato; kritikaj eseoj; kritika spirito ne akceptas aserton sen informo pri ĝia origino k valoro.
Mallaŭda: ĉion kritikan, malamikan aŭ atakantan, kion oni skribas pri E. Z.
kritike. En kritika maniero:
kritike prilumi la detalojn de tiu historio Z; anstataŭ kritike analizadi siajn trovojn, li estas preta trompadi sin mem Z; homo prudenta jam de antaŭe rilatos al tiuj vortoj tre kritike Z; ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉiĝojn […] Z;
li estis ĉiam kritike agordita kontraŭ ĉia novaĵo.
kritikado. Agado de iu, kiu kritikas: fari la kritikadon de la novaj filmoj, teatraĵoj, ekspozicioj.
kritikanto. Tiu, kiu kritikas mallaŭde: kritikantoj de E. ĉiam ekzistis Z; silentigi la kriantojn k respondi al la kritikantoj Z.
kritikebla. Tia, ke oni povas ĝin kritiki: [via] lingvo, kiu estos tute ne kritikebla Z.
kritikema. Inklina al kritikado.
kritikismo Φ Sistema kritikado pri la kapabloj k limoj de la homa sciado. kantiismo.
kritikisto
Persono, kies speciala okupo estas la kritikado: brila teatra kritikisto; artkritikisto; li montras sin penetra kritikisto de la kapitalistaj moroj.
Kritikanto: se ni tenos nin forte, tiam neniaj atakoj de kritikistoj prezentos por ni ian danĝeron Z.
memkritiko. Konfeso pri siaj eraroj, ordinare farata publike: la partio ne akceptis lian memkritikon k eksigis lin.
senkritika. Ne havanta kritikemon, kritikan kapablon: senkritika entuziasmo; akcepti senkritike ĉion, kion diras la gazetoj. blinda.
literaturkritiko. Arto esprimi juĝon pri la estetika valoro de literaturaĵo.