← Reen al J

PIV 2020 · 6954

★juĝ/i

juĝ/i (tr)
Decidi laŭleĝe, ĉu iu estas kulpa aŭ ne: juĝu mian aferon X; ĉefoj juĝas pro subaĉeto X; juĝi kiel arbitracianto; laŭ iliaj meritoj mi juĝos ilin X; ĝis kiam vi juĝos maljuste? X; la Eternulo juĝu inter vi k mi X; (f) juste juĝu vian proksimulon X; pri propra afero neniu juĝas libere Z; la historio juĝos lin senindulge.
Esprimi opinion, per kiu oni aprobas aŭ malaprobas iun aŭ ion: kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn kutimojn Z; la libristo, kiu juĝis la literaturan laboron de M. Z; juĝante laŭ la eksteraĵo Z; ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero Z; arbon oni juĝas laŭ la fruktoj Z; la recenzisto juĝis tiun romanon ne sufiĉe severe. taksi, ŝati, ekzameni, mezuri.
Esprimi pri io aŭ iu opinion kun la celo kondamni: ebriulon k malsaĝulon oni ne juĝas Z; kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi Z; ne juĝu, tiam vi ne estos juĝata Z. kritiki, ĉikani.
juĝo
Laŭleĝa esploro de ies kulpeco aŭ praveco: ni kune iru al juĝo! X; ne eniru en juĝon kun via sklavo X; havu juĝon kontraŭ via patrino X; ne distingu vizaĝojn ĉe la juĝo X; kiu komencas juĝon, iras sub jugon Z; juĝo komencita paciĝon ne malhelpas Z; loko de juĝo Z; la sinjoroj de la juĝo pri morto k vivo Z; juĝo de Salomono (sagaca k justa); (religie) en la tago de la lasta Z, de la mondfina Z juĝo; la granda fina juĝo Z. Sin. juĝfaro. proceso.
Decido, kiu sekvas tian esploron: mi juĝos vin laŭ la juĝoj kontraŭ la adultulinoj X; fari juĝon kontraŭ iu Z, super io Z; justaj estas viaj juĝoj X. verdikto.
Tuto de la sistemo, per kiu la leĝo estas aplikata al la homoj: aŭdu, kiel pardoneme la juĝo agas kun vi, malvirtulo! Z; kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas Z; la milita juĝo Z; ho mia Dio! jen mi jam estas transdonita al la juĝo! Z; ili venigos sur vin ĉiun punon, kiun povos liveri al ili la decidoj de la juĝo Z; fripona atestanto mokas la juĝon X. Sin. justico.
Opinio aproba aŭ malaproba: ellabori al si tute klaran juĝon pri io Z; mi petis ĉiujn amikojn esprimi ilian juĝon pri la lingvo Z; mian juĝon pri la ŝanĝoj mi prezentos al la kongreso Z; kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj Z; tiu ideo devas trairi la juĝon de la publiko Z; ni eldiru pri tiuj versoj unuanime nian juĝon Z.
Ψ Mensa decido, per kiu oni konstatas opinion k deklaras ĝin ĝusta: laŭ Kantio, juĝo estas aplikado de aprioraj formoj al perceptoj ricevitaj tra sensoj; juĝo estas la psika aspekto de tio, kion gramatiko nomas propozicio.
juĝa. Rilata al juĝo: la juĝa ĉambro Z; mi faru juĝan analizon koncerne vin X; juĝa disputo Z, afero Z; juĝa seĝo Z; juĝe batali kun iu Z; pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento Z.
juĝado. Agado de tiu, kiu juĝas: ne faru maljustaĵon en la juĝado X; konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone X; dum la juĝado la akuzitino svenis.
juĝadi
Kutime, daŭre juĝi: ili juĝadis maljuste X.
ב Regadi: starigu al ni reĝon, por ke li juĝadu nin X.
juĝanto
Persono, kiu esprimas juĝan opinion: en la afero, kiu vin interesas, mi mem persone ne estas kompetenta juĝanto Z; vi ne rajtas esti samtempe juĝanto k juĝato; juĝanto decidas, kiel li vidas Z; juĝanto devas havi du orelojn Z.
Ĵuriano.
juĝantaro. Grupo da personoj, al kiu estas komisiita juĝi: membro de la decida juĝantaro Z; ĵura juĝantaro (ĉe asizo, = ĵurio).
juĝejo. Domo, ĉambro, kie oni juĝadas: la distrikta juĝejo Z; juĝeja servisto Z, oficisto Z. tribunalo, kortumo, areopago, forumo, agoro.
juĝisto
Persono, kies oficiala funkcio estas juĝadi: estas tamen profita afero esti juĝisto? Z; venos ŝtelisto al la juĝisto Z; arbitracia Z, paciga juĝisto; enketa juĝisto; ho kiu farus min juĝisto […], por ke al mi venu ĉiu homo, kiu havas plendon aŭ juĝan aferon, k por ke mi faru al li juston? X.
ב Militestro: instruiĝu, juĝistoj de la tero! X; la Eternulo starigis juĝistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj X.
juĝista. Rilata al juĝisto(j): mi jam dek kvin jarojn sidas sur la juĝista seĝo Z.
juĝistaro
Tuto de la juĝistoj en lando, provinco ktp.
Tribunalo: la multestimata juĝistaro, kiu decidis pri vivo k morto Z.
juĝoto. Tiu, kiun oni juĝos.
aljuĝi
Atribui post juĝado: mi aljuĝis la unuan premion al la leporo Z; la tribunalo aljuĝis al li la bienon, sed ne la urban domon. alskribi.
Atribui al tiu konkurencanto, kies prezoj estas plej favoraj, la plenumadon de adjudikita laboro, livero ks.
antaŭjuĝi. Formi al si opinion pri iu aŭ io, ne atendante maturan esploron: li antaŭjuĝis la decidon de la tribunalo k tre seniluziiĝis.
antaŭjuĝo. Juĝo rapide k supraĵe alprenita, sen antaŭa objektiva informiĝo: formetu tiun antaŭjuĝon Z; la glacia tavolo de antaŭjuĝoj estas rompita Z; antaŭjuĝoj kontraŭ E.; senantaŭjuĝa homo Z.
prijuĝi. Juĝi 2.
prijuĝo. Juĝo 4: proponi ion al la prijuĝo de la publiko Z; post matura prijuĝado Z.
proprajuĝe. Laŭ sia propra juĝkapablo: neniam mi havos la intencon proprajuĝe reformi E-on Z.